1 / 9

Klaku por iri antaŭen!

kawena
Download Presentation

Klaku por iri antaŭen!

An Image/Link below is provided (as is) to download presentation Download Policy: Content on the Website is provided to you AS IS for your information and personal use and may not be sold / licensed / shared on other websites without getting consent from its author. Content is provided to you AS IS for your information and personal use only. Download presentation by click this link. While downloading, if for some reason you are not able to download a presentation, the publisher may have deleted the file from their server. During download, if you can't get a presentation, the file might be deleted by the publisher.

E N D

Presentation Transcript


  1. Nur kelkaj esperantistoj havas siajn nomojn laŭdatajn en “SAT-VORTARO (PIV)”. Unu el ili estas la brazilano PORTO CARREIRO NETO. Laŭ PIV: “Porto Carreiro Neto, la senkomparan konanton de la Zamenhofa lingvo”. Bedaŭrinde malmultaj samideanoj scias , kiu estis kaj ĉiam estos por la Esperanto-movado, Luiz Carlos Porto Carreiro Neto. Ĉi tiu modesta bildprezento, celas simple tikli vian scivolemon. Ne gravas kia religio estas via, aŭ se vi eĉ ne estas religiulo, sed por amo al Esperanto, bonvolu legi liajn majstroverkajn tradukojn, ekz. “Paŭlo kaj Stefano”, “Antaŭ Du Mil Jaroj”, “Nia Hejmo”, “En Ombroj kaj en Lumo" kaj pluraj aliaj. GIGANTOJ DE NIA MOVADO: PORTO CARREIRO NETO Klaku por iri antaŭen!

  2. Porto Carreiro Neto naskiĝis en Recife, ĉefurbo de ŝtato Pernanbuko, la 7an de januaro 1895. Li estis edukita de onklino-baptopatrino, ĉar lia patrino mortis dum lia infanaĝo. Li edziĝis en la 7a de januaro 1920 (ĝuste en la 25a datreveno de lia naskiĝtago) kaj vidviĝis en la 13a de junio 1958 kaj ne postlasis idaron. Li estis filo de prof. Karlo Porto Carreiro, eminenta filozofo kaj poeto. Karlo Porto Carreiro estis mastro kaj direktoro de gimnazio en sia naskiĝurbo Recife. Ludoviko eklernis en la kolegio de sia patro, kiam li aĝis dek kvar jarojn. Porto Carreiro Neto

  3. Tuj poste lia familio transloĝiĝis en Rio-de-Ĵanejron, kie Ludoviko brile faris plurajn kursojn en la Nacia Lernejo de Inĝenierarto, nome: de civila inĝeniero, de maŝina elektra inĝeniero kaj de industria inĝeniero, fariĝinte per konkurso libera docento de la katedro de industria kemio ĉe la sama Lernejo. Konkurante pri vakanta katedro de Neorganika Kemio kaj Kvalita Analizo, ĉe la Nacia Lernejo de Kemio, li fariĝis venkinto kaj estis nomumita por la posteno en 1933 kaj dispone restis sur la katedro, kiun li tiam okupis ĉe la Nacia Lernejo de Inĝenierarto. Poste li enoficiĝis kiel Direktoro de la Nacia Lernejo de Kemio, montrante grandan administran aktivecon kaj senton de respondeco. Porto Carreiro Neto

  4. Post multaj jaroj da senlaca laboro Porto Carreiro emeritiĝis, realiginte en tiu Lernejo de la Universitato de Brazilo netakseblan laboron utilan al la lernantoj. Kiel profesoro kaj ekzamenanto, jen ĉe universitataj kursoj jen ĉe elementaj kaj superaj kursoj de Esperanto, li ĉiam estis tre rigora al la lernantoj, postulante de ili ĉiam la maksmimumon, rigora kun ili kiel li estis rilate al si mem. Ĝisfunda konanto de la fizikaj sciencoj, kelkfoje li varme kritikis erarojn en lernolibroj kaj eĉ skribis al ĝiaj aŭtoroj, ĝentile petante de ili la necesajn korektaĵojn por estontaj eldonoj. Porto Carreiro Neto

  5. Kiel esperantisto el la plej kleraj en la mondo, li dum dekoj da jaroj estis membro de Lingva Komitato kaj poste de Akademio de Esperanto. Ĝenerala Sekretario de Brazila Esperanto-Ligo, Vicprezidanto de Brazila Klubo-Esperanto, Vic-ĉefdelegito de Universala Esperanto-Asocio, lia nomo fariĝis internacia kaj estis enmetita kun bibliografio en la konatan Enciklopedion de Esperanto, publikigitan en Budapesto (1933-34). Poeto, verkisto kaj tradukisto, li preparis vere majstrajn librojn en kaj pri Esperanto. Porto Carreiro Neto

  6. Kune kun prof. Ismael Gomes Braga, al tiu ligita per streĉaj idealismaj ligiloj, li refaris kaj pligrandigis la verkon “Esperanto sem Mestre”, de Francisco Valdomiro Lorenz. Tiu verko havis ses eldonojn presitajn de la Eldona Departamento de Brazila Spiritisma Federacio. La pureco, flueco kaj korekteco de lia Esperanto ricevis justajn kaj meritajn laŭdojn de organizaĵoj, gazetaro kaj homoj plej eminentaj en la esperantista mondo, kaj multfoje oni konsideris lian stilon similan al de Zamenhof. Li proze kaj verse kunlaboris en pluraj ĵurnaloj kaj revuoj de Brazilo kaj eksterlando, ĉiam admirata pro siaj saĝo kaj sciaro. Porto Carreiro Neto

  7. Li scipovis plurajn lingvojn inter kiuj la germanan, la francan, la hispanan, la grekan kaj la latinan. La prezidanto de Brazila Instituto de Germana Kulturo distingis lin per diplomo de efetiva membro kaj Brazila Societo de Geografio lin akceptis, kiel honoran membron. Malgraŭ sia vivo de intensa laboro kaj utilaj realaĵoj, prof. Porto Carreiro Neto ankoraŭ trovis tempon por ellerni alian konon, nome ŝakon, pri kiu li estis ĉampiono kaj lia nomo diskonigita pere de eksterlanda gazetaro. Porto Carreiro Neto

  8. Sed en la esperantista medio lia ekzistado ja plifamiĝis kaj sin kovris per nepereema gloro. Pere de la Eldona Departamento de BSF li publikigis la sekvantajn tradukaĵojn, ĉiuj laŭdataj de la enlanda kaj transmaraj recenzistoj: “La Libro de la Spiritoj”, “La Libro de la Mediumoj” (Kunlabore kun I.G.B.), “Antaŭ Du Mil Jaroj...”, “En Ombro kaj en Lumo”, “Nia Hejmo”, “Ago kaj Reago”. Li postlasis tradukita, por esti publikigota de BSF (kaj tio okazis en la unuaj monatoj de 1966, kiam li mortis), la grandiozan verkon “Paŭlo kaj Stefano” kaj tiun, kiun li estis tradukanta “Kio estas Spiritismo ?” . Porto Carreiro Neto

  9. Imitinda giganto de nia movado, senlaca laboranto, kiu trovis en la lingvo de Zamenhof sian propran identecon, li ĉiam montris pri la Majstro respekton plenan. Ĉiuj libroj en kaj pri Esperanto estis zorge reviziitaj de li mem kaj post transdonitaj al BSF por estontaj eldonoj. Tiel estis la grandega Luiz Carlos Porto Carreiro Neto. Nun vi ĵus konis alian Herkulon de nia lingvo. Pacon kaj sanon! Porto Carreiro Neto

More Related