1 / 20

Kiel venis Esperanto en Mongolion? Laŭ spuroj de veteranaj tri esperantistoj

Kiel venis Esperanto en Mongolion? Laŭ spuroj de veteranaj tri esperantistoj. Prezento por la 99a Japana Kongreso de Esperanto 7-8 oktobro 2012, Sapporo.

azriel
Download Presentation

Kiel venis Esperanto en Mongolion? Laŭ spuroj de veteranaj tri esperantistoj

An Image/Link below is provided (as is) to download presentation Download Policy: Content on the Website is provided to you AS IS for your information and personal use and may not be sold / licensed / shared on other websites without getting consent from its author. Content is provided to you AS IS for your information and personal use only. Download presentation by click this link. While downloading, if for some reason you are not able to download a presentation, the publisher may have deleted the file from their server. During download, if you can't get a presentation, the file might be deleted by the publisher.

E N D

Presentation Transcript


  1. Kiel venis Esperanto en Mongolion?Laŭ spuroj de veteranaj tri esperantistoj Prezento por la 99a Japana Kongreso de Esperanto7-8 oktobro 2012, Sapporo

  2. Esperanto estas enkondukita en Mongolio komence de la 20a jarcento.Tiutempe iu mongola bonzo enmigris en Turkion por sia vivteno kaj laborante tie alighis al laborista E-kurso.

  3. Li estis budhisma bonzo Namĝil Ĥajanĥirvaa, la unua mongola esperantisto.Laborinte en Turkio li aŭdis ke en Mongolio venkis popola revolucio. Li konsideris ke en la patrolando venas justa kaj feliĉa tempo kaj li tuj revenis en 1923. Baldaŭ li fariĝis registara oficisto. (Li naskiĝis en 1885 en orienta regiono nomata Ĥentij. Inter la jaroj 1924 kaj 1930 li tradukis plurajn verkojn el Esperanto al la mongola lingvo. )

  4. Ekde tiam li ekinstruis Esperanton al tiamaj mongolaj intelektuloj. Samtempe li elesperantigis literaturaĵojn de eksterlandaj verkistoj kaj regule publikigis ilin en tiutempaj revuoj. Tiel mongola publiko ekkonis la internacian lingvon Esperanto.

  5. Sed, bedaurinde ankoraŭ ne venis “feliĉa” tempo. Pro la popola revolucio ekregis Mongolion diktatura registaro sub gvido de Sovetia proleta reĝimo. Ekkomenciĝis politika viktimo. Multe da bonzoj kaj intelektuloj arestitaj kaj pafmortigitaj. Inter ili estis la unua mongola esperantisto Ĥajanĥirvaa. Li estis suspektita kaj kulpigita kiel eksterlanda spiono.

  6. Tiuj, kiuj eklernis Esperanton estis arestitaj. La unua esperantisto Ĥajanĥirvaa mortis en malliberejo en 1934. Evoluo de Esperanto ĉesiĝis. (Antaŭ la politika viktimo kaj arestado li laboris en la popola registaro kiel Direktoro de la Partia lernejo kaj poste Estro de la Departemento pri enlanda sekureco)

  7. La dua esperantisto doktoro Bimba Rinĉen.Li naskiĝis en 1905, en Burjatio –Norda Mongolio nun apartenas al Rusio. Li diplomiĝis en Sankt-Peterburga Orientstuda Universitato kaj poste li translokiĝis al nuna Ulanbatoro, ĉefurbo de Mongolio. Li estis fama mongola lingvisto, membro de pluraj sciencaj akademioj, unu el la plej grandaj aŭtoritatoj pri la finn-ugraj lingvoj. Lernis Esperanton li de la unua esperantisto Ĥajanĥirvaa. Dum viktimaj jaroj li ankaŭ estis arestita inter 1937 kaj 1942. Sed dank’al sia lingvokapablo li liberiĝis.

  8. D-ro Rinĉen lernis Esperanton en 1927, gvidis Esperanto-kursojn, verkis la unuajn Esperanto-mongolan vortaron en 1964 kaj lernolibron, kiu havis 3 eldonojn – 1964, 1966 kaj 1992.Li estis tradukanto el la rusa, franca, germana, pola, ĉeĥa kaj Esperanto. Post la 2a mondmilito en Mongolio ekboniĝis politika situacio, kaj dank’al tio mongolaj esperantistoj reaktiviĝis. D-ro Rinĉen gvidis mongolan Esperantujon ĝis 1976 kiam li forpasis.

  9. La tria gvidantoprof. Ĉimid DogsurenLi naskiĝis en 1934 en la orienta regiono nomata Ĥentij. Diplomiĝis pri lingvisto-filologo en la Nacia Universitato kun fakultataj kursoj de tibeta kaj franca lingvoj. Regis ankaŭ rusan krome de Esperanto. Post sia diplomiĝo ĝis sia emeritiĝo li laboris en la Scienca Akademio kiel esploristo pri geografiaj terminoj, kaj estis profesoro en kelkaj universitatoj en Ulanbatoro.

  10. Prof. Dogsuren eklernis Esperanton meze de 1960-aj jaroj de sia instruisto d-ro Rinĉen. Laŭ iniciato de sia instruisto li kun aliaj esperantistoj fondis Mongolan Esperanto-Unuiĝon (sed sub kontrolo de la Verkista Ligo) en 1970. Kiel kitime, tiam mongolaj esperantistoj agis ankaŭ sub kontrolo de sekuraj instancoj. Ekzemple, la sekura departemento ofte kontrolis enhavon de ĉiuj leteroj inter mongolaj kaj fremdaj esperantistoj.

  11. Prof. Dogsuren sub gvido de sia instruisto sukcese organizis oficialajn du-jarajn Esperanto-kursojn ĉe la Nacia Universitato por la jaroj 1971-1973 kaj 1973-1975, kaj mem instruis. Post longa paŭzo li lastfoje okazigis la kurson por la jaroj 1987-1989 ĉe la universitato.

  12. Decembre de 1989 venkis en Mongolio demakratia movado kaj dank’ al tio falis en Mongolio severa kontrolado de komunisma registaro kaj sekuraj instancoj. Malfermiĝis pordo antaŭ mongolaj esperantistoj libere agadi. De tiam prof. Dogsuren senĉese kaj senpaŭze okazigis E-kursojn grandajn kaj malgrandajn. Mongolaj esperantistoj ekis libere vojaĝi kaj partopreni en internaciajn eventojn.

  13. La unuan fojon, en 1994 prof. Dogsuren partoprenis en la 79an Universalan Kongreson de Esperanto en Seŭlo kaj vizitis E-klubojn de multaj urboj de Japanio, laŭ projekto de KAEM. Tiuj vizitoj multe valoris al mongolaj esperantistoj.

  14. Dank’ al penega klopodo de prof. Dogsuren mongola E-organizaĵo revigliĝis kaj ĝi en la jaroj 1992 kaj 2001 estis refondita kun nomo Mongola E-Asocio kaj ekde 2004 ĝi nomiĝas Mongola Esperanto-Societo. Sub lia gvido en 2002 mongolaj esperantistoj sukcese okazigis la 1an Mongolan Kongreson de Esperanto.

  15. La 1an mongolan kongreson partoprenis kiel honoraj gastoj tiama vic-prezidanto de UEA karmemora LEE Chong-Yeong, tiama prezidanto de KAEM estimata s-ro Hori Yasuo kaj korea kaj rusa esperantistoj s-ino Kim Ju kaj s-ro Eugenij Delcov. La kongreson partoprenis ĉirkaŭ 50 esperantistoj kaj simpatiantoj.

  16. S-roj LEE Chong-yeong kaj Eugenij Delcov kun mongolaj esperantistoj

  17. Jen estas kongreslibreto de la 1a mongola kongreso kaj provnumero de la asocio nomata “La Blua Ĉielo” kiun eldonis okaze de la mongola kongreso.

  18. Prof. Dogsuren elesperantigis multe da verkojn, ekzemple, “La Faraono” de Prus Boleslav, “La Diina masaĝo” de Masajuki Saionji, “Esperanto en la 21a jarcento” de LEE Chong-Yeong, ktp.

  19. Nun Mongola Esperanto-Societo havas ĉirkaŭ 50 membrojn. Ĝi estas la 70-a landa asocio aliĝinta al UEA. Ĝi okazigis la 2an Mongolan Kongreson de Esperanto en 2008 kaj en la 2010 okazigis en Mongolio la 6an Azian Kongreson de Esperanto.

  20. Koran dankon pro via atento!

More Related