1 / 15

JOZEFO poeziaĵo de Carlos Drumond de Andrade

JOZEFO poeziaĵo de Carlos Drumond de Andrade. tradukis profesoro Sylla Chaves. JOZEFO. Kaj nune, Jozef’? La festo finiĝis, la lum’ estingiĝis, popol’ malaperis, vespero frostiĝis,. kaj nune, Jozef’? kaj nun, Joakim’? kaj nune, Rajmundo? kaj nune, vi mem?.

dareh
Download Presentation

JOZEFO poeziaĵo de Carlos Drumond de Andrade

An Image/Link below is provided (as is) to download presentation Download Policy: Content on the Website is provided to you AS IS for your information and personal use and may not be sold / licensed / shared on other websites without getting consent from its author. Content is provided to you AS IS for your information and personal use only. Download presentation by click this link. While downloading, if for some reason you are not able to download a presentation, the publisher may have deleted the file from their server. During download, if you can't get a presentation, the file might be deleted by the publisher.

E N D

Presentation Transcript


  1. JOZEFO poeziaĵo de Carlos Drumond de Andrade tradukis profesoro Sylla Chaves

  2. JOZEFO

  3. Kaj nune, Jozef’? La festo finiĝis, la lum’ estingiĝis, popol’ malaperis, vespero frostiĝis,

  4. kaj nune, Jozef’? kaj nun, Joakim’? kaj nune, Rajmundo? kaj nune, vi mem?

  5. Vi mem, sennomulo,, vi mem, mokemulo, vi, versofaranto, amanto, plendanto? kaj nune, Jozef’?

  6. Jen vi, sen edzino, jen vi, sen dorloto kaj sen parolado, jam ne povas plu drinki, jam ne povas plu fumi, eĉ sputi ne povas, jam frostas la nokt’.

  7. la tago ne venis, la tramo ne venis, ne venis la rido nek la utopio, sed venis la fin’, kaj ĉio forfuĝis, kaj ĉio ŝimiĝis, kaj nune, Jozef’?

  8. Kaj nune, Jozef’? Via milda parolo, viaj febraj momentoj, manĝegemo kaj fasto, via biblioteko,

  9. via ora verkemo, via vitra vestaĵo, via malkohereco kaj malamo - kaj nun?

  10. Vi ŝlosilon kunportas por malfermi la pordon, sed ne plu estas pordo; en la mar’ volas morti, sed sekiĝis la mar’;

  11. volas iri al Minas, sed ne plu estas Minas! Jozefo, kaj nun?

  12. Se vi povus krii, se vi povus ĝemi, se vi povus ludi la vienan valson,

  13. se vi povus dormi, se vi povus laci, se vi povus morti... Tamen vi ne mortas, vi rezistas, Jozef’!

  14. Sola en mallumo, kiel best’ sovaĝa, sen teogonio, kaj sen muro nuda por apogi vin,

  15. sen ĉevalo nigra por fuĝad’ galopa, vi sekvas, Jozef’! Sed, Jozefo, kien?

More Related