1 / 18

Kial la Kampanjo Date with History estas grava por Esperanto?

Kial la Kampanjo Date with History estas grava por Esperanto?. Char ghi estas la oportuno, kiun ni havas por montri la ideon pri Esperanto al granda grupo de gravaj NROj, kiel Rugha Kruco, Skolta Movado, Greenpeace, Internacia Amnestio, AVAZZ, YMCA kaj pluraj aliaj.

jadon
Download Presentation

Kial la Kampanjo Date with History estas grava por Esperanto?

An Image/Link below is provided (as is) to download presentation Download Policy: Content on the Website is provided to you AS IS for your information and personal use and may not be sold / licensed / shared on other websites without getting consent from its author. Content is provided to you AS IS for your information and personal use only. Download presentation by click this link. While downloading, if for some reason you are not able to download a presentation, the publisher may have deleted the file from their server. During download, if you can't get a presentation, the file might be deleted by the publisher.

E N D

Presentation Transcript


  1. Kial la Kampanjo Date with History estas grava por Esperanto? Char ghi estas la oportuno, kiun ni havas por montri la ideon pri Esperanto al granda grupo de gravaj NROj, kiel Rugha Kruco, Skolta Movado, Greenpeace, Internacia Amnestio, AVAZZ, YMCA kaj pluraj aliaj. Krome, se nia video estos elektita, ni povos montri Esperanton al la tuta mondo en la plej grava konferenco de la Tero en 2012, RIO+20. 1

  2. Kion celas la kampanjo Date with History? Ghia celo estas doni la oportunon al iu junulo ripeti tion, kion faris la 12 jara knabineto, Severn Suzuki, faris dum RIO92. Shia parolado estas neforgesebla. http://www.youtube.com/watch?v=2s4wqdtWWw8&feature=fvst Kaj nun imagu se juna esperantisto farus tiun paroladon en Esperanto! Do, jen nia shanco!!! 2

  3. Kiu faras parton de la jugha komisiono de Date with History? Chi tie aperas la listo de la jughantoj. Inter ili estas la holivuda aktoro Leonardo DiCapprio, la brazila ministrino de la medio Marina Silva, la nun 32 jara junulino Severn Suzuki kaj pluraj aliaj autoritatuloj. http://datewithhistory.com/jury/#!/home Chu vi jam imagis se Leonardo DiCapprio verde entuziasmighas pri Esperanto kaj faras filmon pri la temo? Do, se vi voch-donos por la esperanta video, niaj shancoj estas pli grandaj. :) 3

  4. Eis o vídeo em Esperanto: Mesaĝo de Brazilano al la Mondo

  5. Kiel voch-doni por la esperanta video en la Kampanjo Date with History? Unue, provu eniri rekte al la pagho, kie estas la video de Rafael Zerbetto, la juna esperantisto, kiu prezentas la filmon. Jen la ligilo: http://datewithhistory.com/en/vote/#!/media/10950 Se vi ne sukcesos malfermi la videon per la supra ligilo, iru al lum-bildo numero 5. Kontraue, iru al la antau-lasta lum-bildo numero 9: 4

  6. Mi uzis la antauan sugestitan ligilon, sed la video ne aperis. Kion mi faros? • Se vi provis eniri per la antaua ligilo kaj ghi ne funkciis, do klopodu eniri per la enir-pagho de la kampanjo: http://datewithhistory.com/ • Tiam vi povos elekti en kiu lingvo voch-doni. Ekzistas kvar eblecoj: angla, hispana, franca kaj la portugala. Vidu en la venonta lum-bildo: 5

  7. Elektu en kiu el la 4 lingvoj vi volas aperigi la ret-paghon! Poste, surklaku en la ligilo por voch-doni “vote”! 6

  8. Tiam, skribu en la serchilo la vorton “Esperanto” kaj musklaku “enter”! 7

  9. Tiam, aperos la video de Rafael Zerbetto. Musklaku en la indikita kampo. Rimarku: la flava steleto montras la nombron de voch-donoj. 8

  10. Kiam aperos la videon de Rafael, musklaku sur la steleto por voch-doni! 9

  11. En tiu kazo, vi devas ensaluti en Facebook por registri la voch-donon. Poste, musklaku sur la steleton che la malsupra dekstra flanko de la video... Se vi ankorau ne havas konton en Facebook, do vi povas registrighi en la ret-pagho de DWH irante al la indikita lligilo "Create an account". 10

  12. Por krei konton en Date with History aperos la jena ret-pagho, kiun vi devas plenumi kun viaj datumoj, Post via registrighoi, iru al la esperanta video kaj musklaku sur la steleto en la malsupra parto de la video por registri vian voch-donon. 11

  13. Diskurso Rafael - Parto 1 Karaj partoprenantoj de RIO+20, Ghis la fino de tiu chi jarcento, pli ol duono el la ekzistantaj lingvoj malaperos se oni faros nenion por savi ilin. Mi devus paroli al vi en la angla, sed char mi estas chi tie reprezentante la tutan planedon, kiu parolas pli ol 6.000 lingvojn, mi decidis paroli al vi en pli demokratia lingvo: Esperanto. 12

  14. Diskurso Rafael - Parto 2 Mia nomo estas Rafael, el Brazilo. En mia lando, oni voĉdonas kriman leĝon kiu stimulos for-hakadon en Amazonio*. Krome, oni konstruas tie la trian plej grandan hidroelektran centralon de la mondo, Belo Monte. Tio minacos la vivojn de multaj indiĝenaj popoloj. Mia lando estas en la sama hontinda situacio de pluraj aliaj landoj reprezentataj en tiou chi Konferenco. * http://www.greenpeace.org/international/en/news/features/President-Dilma-Veto-This-Forest-Code-Hatchet-Job/ 13

  15. Diskurso Rafael - Parto 3 Ne plu estas tempo por diskuti. Nun estas momento por agadi. La nivelo de CO2 (karbon-dioksido) en nia atmosfero jam trapasis la kritikan limon de 350 ppm (partoj po miliono). Kion pli oni volas atendi por ekagadi? Chu la degelo de la tuta Arktiko? Chu la elcherpighoj de chiuj fishoj de niaj oceanoj kaj riveroj? Chu la detruo de la tuta biodiverseco de nia malavara patrino naturo? Kiom da homoj ankoraŭ devos forpasi? 14

  16. Diskurso Rafael - Parto 4 Iam Martin Luther King diris: Mi havas revon. Kaj mi laŭtesone diras al vi: mi ankau havas revon. Mi revas, ke ĉiuj popoloj de la mondo fratece unuiĝos por savi nian belan hejmon, nomatan … Teron! Kaj en ĝi, ĉiu nacio solidare kunlaboros laŭ siaj ekonomiaj kondichoj. Sed por solvi tutmondajn problemojn, ni certe bezonos superigi komunikadajn barierojn kaj respekti lokajn kulturojn. 15

  17. Diskurso Rafael - Fina Parto Sekve, mi revas ke registaroj uzos ghenerale neutralan, internacian kaj facilan lingvon, kiel Esperanto, por intertrakti en tutmondaj forumoj. Mi esperas, ke tiu revo ne estos tiel malproksima. Hodiaŭ, ilia realigebleco dependas nur de vi. Bonvolu enpensiĝi, ĉar estontaj generacioj petegas tion al vi. Ne elrevigu ilin. La decido estas via! Dankon! 16

  18. Dankon! • Ne forgesu “shati” la videon en Facebook kaj kundividi ghin. Ankau diskonigu ghin per Twitter. Ju pli da voch-donoj ni sukcesos, des pli da shanchoj ni havos por montri al la mondo la gravecon de Esperanto por RIO+20. La gajninto rajtos prezenti sian paroladon al la oficiala publiko dum la Konferenco. Kunlaboru ni por ke Esperanto estu audata de chiuj partoprenantoj de RIO+20! Voch-donu! • Traduku tiujn chi lum-bildoj al via nacia lingvo kaj varbu simpatiantojn de Esperanto voch-doni por la video. Antauen! La balotado finighas la 6-an de majo. 17

More Related