1 / 41

REZOLUCIOJ DE UNESKO FAVORE DE ESPERANTO KAJ UNAM Luis Kordova Arejano (Luis Córdova Arellano) luisesperanto@yahoo.com

REZOLUCIOJ DE UNESKO FAVORE DE ESPERANTO KAJ UNAM Luis Kordova Arejano (Luis Córdova Arellano) luisesperanto@yahoo.com Ĵaŭdo, la 18-an de junio 2009 Deka Meksika Esperanto-Kongreso Jura Fakultato, UNAM.

marlow
Download Presentation

REZOLUCIOJ DE UNESKO FAVORE DE ESPERANTO KAJ UNAM Luis Kordova Arejano (Luis Córdova Arellano) luisesperanto@yahoo.com

An Image/Link below is provided (as is) to download presentation Download Policy: Content on the Website is provided to you AS IS for your information and personal use and may not be sold / licensed / shared on other websites without getting consent from its author. Content is provided to you AS IS for your information and personal use only. Download presentation by click this link. While downloading, if for some reason you are not able to download a presentation, the publisher may have deleted the file from their server. During download, if you can't get a presentation, the file might be deleted by the publisher.

E N D

Presentation Transcript


  1. REZOLUCIOJ DE UNESKO FAVORE DE ESPERANTO KAJ UNAM Luis Kordova Arejano (Luis Córdova Arellano) luisesperanto@yahoo.com Ĵaŭdo, la 18-an de junio 2009 Deka Meksika Esperanto-Kongreso Jura Fakultato, UNAM

  2. Unue mi dankas al D-ro Ruperto Patiño Manffer, Direktoro de la Jura Fakultato-UNAM pro permesi nin havi nian Dekan Meksika Kongreso de Esperanto. Mi dankas ankaŭ al D-ro Leonel Armenta López, Ĉefo de la Departamento pri Superaj Studoj de la Jura Fakultato-UNAM pro helpi nin por ĉi tiu bela kongreso. Mi ankaŭ dankas al Wendy Godínez kaj Anĝie, kunlaborantino kaj Sekretarino de D-ro Armenta. Mi dankas al Meksika Esperanto Federacio pro aranĝi ĉi tiun kongreson. Dankon al ĉiuj por partopreni en nia Meksika Kongreso de Esperanto.

  3. Mi ankaŭ dankas al D-ro Rubén Feldman González pro instriui al mi Esperanton kaj ĝian spiriton kaj al Renato Corsetti pro siaj saĝaj kaj fruaj konsiloj.

  4. Sekve mi parolos ion pri rezolucioj de UNESKO favore de Esperanto, pri kursoj de Esperanto ĉe UNAM kaj mi proponos al landaj universitatoj instrui Esperanton.

  5. Bone, vi scias ke la Unua Libro de Esperanto estis publikita dum la jaro 1887. Ni povas diri ke ni estas ĉi tie kune dankon al Ludoviko Lazaro Zamenhof (1859-1917). Dankon samnomulo.

  6. La Unua Libro de Esperanto

  7. Ni ankaŭ scias ke la ideo de Esperanto estas ke oni ĝin lernu kiel dua lingvo por ĉiu homo sur la tero. Tiel, la homoj vidos unu la alian kiel gefratoj. Zamenhof iam diris: “Mi lernis ke ĉiuj homoj estas gefratoj”. Lia celo: Homoj devas refratiĝi (Edmond Privat, Vivo de Zamenhof).

  8. Ni scias ke la ideo de Esperanto ne estas anstataŭigi naciajn lingvojn, sed male, kontribui subteni ĉiujn lingvojn.

  9. UNESKO estas la Organizo de Unuiĝintaj Nacioj por Edukado, Scienco kaj Kulturo. Ĝi estis kreita dum la jaro 1945.

  10. Lia celo: Kontribui al paco pere de edukado, scienco kaj kulturo, kunlaborante inter la landoj por monde plenumigi justecon, leĝon, homajn rajtojn kaj fundamentajn liberecojn sen diferencigi laŭ raso, sekso, lingvo aŭ religio.

  11. Dankon al Universala Esperanto Asocio (UEA) kaj speciale, dank’ al la laboro de Ivo Lapenna, UNESKO aprobis rezolucion favore de Esperanto dum la jaro 1954. 1966

  12. Interalie, tiu rezolucio: • - Agnoskis la rezultojn de Esperanto por la internaciaj intelektaj rilatoj kaj ĝia rezultoj kunigante homojn tra la mondo. • - Proponis enkonduki instruadon de Esperanto en bazaj, mezaj kaj superaj lernejoj. • Menciinde estas ke UNESKO havas 191 membrojn (2009). • Meksiko estas membro de ĝi ekde la jaro 1945. Estis fondinto de UNESKO kune kun 37 aliaj landoj.

  13. UNESKO kunvenis dum la jaro 1954 en Montevideo, Urugvajo. Tiam estis aprobita rezolucio de UNESKO favore de Esperanto. Menciinde estas ke la tiama meksika delegacio ĉe UNESKO favoris rezolucion pri Esperanto. Tia delegacio konsultis al agnoskita meksika filozofo Leopoldo Zea (1912-2004, Meksikurbo).

  14. Li estis estrarano en la Ministerio pri Publika Edukado de Meksiko (SEP) kiam UNESKO agnoskis Esperanton dum 1954. Meksiko vidis kun plezuro iu ajn klopodojn favore de Esperanto (Fonto: Fidel Figueroa).

  15. Interalie, Leopldo Zea verkis: • Humboldt kaj Latinameriko, 2000. • Latinameriko: Ekonomiko kaj Politiko, 1999. • Dependeco kaj Libereco en la Latinamerika Kulturo, 1974. • Latinameriko: Liberigo kaj Novkoloniismo, 1971.

  16. Do, ni povas diri ke: • 1.- Meksiko favoris Esperanton en UNESKO dum la jaro 1954, kaj, • 2.- UNAM favoris Esperanton pere de meksika filozofo Leopoldo Zea. • Dankon Meksiko, UNAM kaj Leopoldo pro favori Esperanton.

  17. Denove, en 1985, UNESKO aprobis alian rezolucion favore de Esperanto. • Interalie, ĝi proponis: • - Studi la lingvajn problemojn en lernejoj kaj superaj lernejoj. • - Proponis festi la centjariĝon de Esperanto pere de poŝtmarkoj ktp.

  18. ?? Ekde kiam estis kursoj de Esperanto en UNAM?

  19. Ni scias ke Juan de Oyarzabal (fizikisto) instruis Esperanton en UNAM inter 1957 kaj 1966. Li naskiĝis en Hispanujo sed venis en Meksikon dum la jaro 1939. Biografio pri li (hispane): http://rmf.fciencias.unam.mx/pdf/rmf-e/52/2/52_2_251.pdf

  20. Menciinde estas ke samideano Cvi Solt diris al mi pere de retmesaĝo: • “Mi lernis Esperanton en UNAM je la jaro 1958 kun Profesoro Juan de Oyarzabal”. • (Privata mesaĝo, 4-a de septembro, 2005).

  21. Interalie, la 27-an de septembro 2003 mi petis klasejon por instrui Esperanton al la tiama Direktoro de la Jura Fakultato-UNAM, la D-ro Fernando Serrano Migallón. Li diris al mi: “La pordoj de la Jura Fakultato estas malfermitaj por Esperanto.” Mi pensis ke la sento de Meksiko favore de esperanto ne malaperis.

  22. Menciinde estas ke D-ro Fernando Serrano Migallón nuntempe laboras ĉe CONACULTA (Nacia Konsilaro por la Kulturo kaj Artoj, www.conaculta.gob.mx/) • Interalie, li verkis: • - La Konstitucia Vivo de Meksiko, FCE, 2007. • - La Hispanaj Rifuĝintoj kaj la Meksika Kulturo, 1999.

  23. Dum la jaro 2008, la D-ro Ruperto Patiño Manffer estis elektita kiel Direktoro de la Jura Fakultato-UNAM. Li ankaŭ permesis al mi, Daniel Moreno kaj Hugo gonzález instrui Esperanton ĉe tiu fakultato. • Li estas fakulo pri internacia komerco. • Interalie li verkis: • La Defioj de la Integriĝo en la Amerika Kontinento, 2005.

  24. Menciinde estas ke D-ro Leonel Armenta López, Ĉefo de la Departamento pri Superaj Studoj ĉe la Jura Fakultato-UNAM, apogis la realiĝon de ĉi tiu Meksika Kongreso de Esperanto.

  25. Do, dankon Jura Fakultato pro helpi Esperanton.

  26. Mi kredas ke estas menciinde ke mi (Luis Kordova) komencis instrui Esperanton en la Jura Fakultato-UNAM dum la jaro 2003. Poste partoprenis en tiu projekto, la Kemiisto Daniel Moreno kaj Inĝeniero Hugo González. Entute, ekde 2003, 320 aliĝis al la kursoj kaj 170 partoprenis ĝis la fino de ili.

  27. Daniel Moreno, Luis Kordova kaj Hugo González

  28. Sekve mi volas montri kelkajn fotojn pri la kursoj de Esperanto ĉe UNAM ekde 2003.

  29. Unua Kurso de Esperanto-UNAM Septembro ĝis novembro-2003.

  30. Dua Kurso de Esperanto, Marto ĝis junio 2004. Tie estas Fidel Figueroa kaj Sofía Carbot.

  31. ? Mi ne havas foton pri la tria kurso de Esperanto.

  32. Kvara kurso de Esperanto. Februaro ĝis junio, 2005. Tie estas Daniel Moreno, Hugo González kaj mia edzino Mylai Burgos. Ankaŭ estas desegnisto Aleks Huerta kaj drama verkisto Hermes Damián.

  33. Kvina kurso de Esperanto. Aŭgusto ĝis decembro, 2005. Tie estas Iñaki kaj familio. Iñaki kreis la retliston kurso_esperanto_unam@yahoogrupos.com.mx (57 membroj. Mi invitas vin ĉiuj partopreni en ĝi)

  34. Sesa kurso de Esperanto. Februaro ĝis junio 2006.

  35. Sepa kurso de Esperanto. Aŭgusto ĝis decembro 2006. Tie estas Albeto Rubio, Hugo González kaj Morayma Martínez. Ankaŭ estas studanto pri filmoj. Ĉu vi iam aŭdis pri “Esperanto Filmoj” de Guillermo del Toro, meksika filmisto ?

  36. Oka kurso de Esperanto. Februaro ĝis junio, 2007. Tie estas la psikologiisto Mario, kiu uzis Esperanton en Eŭropo. Do, li estas esperantisto.

  37. Naŭa kurso de Esperanto. Septembro ĝis decembro 2007. La Profesoroj estis Daniel Moreno kaj Hugo González. Tie estas japanino, Martin Shaeffer (germano), skoltoj, ktp. Ankaŭ estas Juan, studanto en la Kemia Fakultato kiu ankaŭ fariĝis Esperantisto.

  38. Deka kurso de Esperanto. Marto ĝis majo 2008. Tie estas Mallely Martínez, nuntempe la Prezidantino de Meksika Esperanto Federacio.

  39. Dekunua kurso de Esperanto. Septembro ĝis decembro 2008. Tie estas multaj gelernantoj miaj kaj de mia edzino Mylai Burgos.

  40. Dekdua kurso de Esperanto. Februaro ĝis junio 2009. La profesoro estis Daniel Moreno.

  41. Konkludoj: • Esperanto estas nia dua kara lingvo. • Meksiko kaj UNAM favoris kaj favoras Esperanton. • Mi proponas al meksikaj universitatoj instrui Esperanton. • Dankon.

More Related