Lingvofamilioj, migradoj de popoloj kaj genetikaj parencecoj Werner Fuß (amatoro!) - PowerPoint PPT Presentation

lee-sears
lingvofamilioj migradoj de popoloj kaj genetikaj parencecoj werner fu amatoro n.
Skip this Video
Loading SlideShow in 5 Seconds..
Lingvofamilioj, migradoj de popoloj kaj genetikaj parencecoj Werner Fuß (amatoro!) PowerPoint Presentation
Download Presentation
Lingvofamilioj, migradoj de popoloj kaj genetikaj parencecoj Werner Fuß (amatoro!)

play fullscreen
1 / 31
Download Presentation
Lingvofamilioj, migradoj de popoloj kaj genetikaj parencecoj Werner Fuß (amatoro!)
143 Views
Download Presentation

Lingvofamilioj, migradoj de popoloj kaj genetikaj parencecoj Werner Fuß (amatoro!)

- - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - E N D - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - -
Presentation Transcript

  1. Munkeno,17a3a2011 Lingvofamilioj, migradoj de popoloj kaj genetikaj parencecojWerner Fuß (amatoro!) – Kie kaj kiam vivis anoj de pralingvo de lingvofamilio (ekz-e hind-eŭropa)? Tradicie oni provis konkludi el vortoj de ili konataj. Ekz-e la rado estis inventata (?) inter -3500 (ĉaro), -4500 (potfar-disko) -5000 (ŝpin-turnilo) kaj -5500 (rad-plugo) (laŭ ĝenerala jarnumerado). – Novaj tiaj ekkonoj. – Informoj de arkeologio. – Komparo de lingvaj kaj genetikaj devenarboj („genealogiaj arboj“). – Uzo de genetikaj (bioinformadikaj) metodoj en komparanta lingvoscienco. En lernejo oni lernis pri la migrado de popoloj ĝermanaj (gotoj, vandaloj …), hunaj inter 300 kaj 700, kiu ankaŭ pereigis la romian imperion. Aliloke en Eŭropo oni parolas pri la invado de la barbaroj. La prelego temas pri migradoj antaŭ la skribita historio.

  2. La plej bone esplorita lingvofamilio estas la hindeŭropa: Samsignifa: hindoĝermana, laŭ du reprezentantoj plej distancaj (antaŭ la koloniisma epoko): la bengala (aŭ la singala) kaj la islanda. Internacie oni nun preferas „hindeŭropa“, pro fifama politika misuzo de „hindoĝermana“. Hitler pensis, ke – germanoj estas ĝermanoj. (Laŭ mia scio, sudaj germanlingvanoj estas precipe keltoj, en sudoriento kun slavaj elementoj (enklude Hitleron verŝajne), en nordoriento kun multa slava enmikso.) – ke ĝermanoj estas arjoj. Sed arjoj estas persaj (kaj parencaj popoloj) kaj hindoj kaj ciganoj. (Persa ari- = nobla, komparu grekan „aristos“. „Irano“ ankaŭ devenas de „ari-“.) Ili estas (lingve) pli parencaj al slavoj ol al ĝermanoj. Alia naciisma miskompreno: Multaj hindoj, singaloj, bengaloj k.a. sentas sin hindo-arjoj kaj „tial“ superaj al aliaj baratanoj kiel dravidoj (tamiloj, malajalamoj, telugoj, …). Fakte estas tre longa hinda tradicio: Sanskrito estis skribata de post -1200, multe pli longe ol la greka aŭ latina.(Perbuŝa tradicio multe pli antikva.) Sed la indoarjoj invadis Baraton de (antaŭ?) -1700 (tra Kaiber-pasejo), verŝajne (?) detruante la Indus-valan altkulturon (Mohenĝo-Daro, Harappa, Mehrgarh, …, -2800 (-3500) ĝis -1800), kiu verŝajne estis dravida. En interreto oni trovas multajn naciisme influitajn tezojn, kiu estis „la“ pralingvo.

  3. Hindeŭropistoj komparis multajn (>80) vivantajn kaj antikvajn skribe dokumentitajn lingvojn. Ili eltrovis striktajn regulojn (leĝojn) de sonkorespondado, kiu validas por tre multaj (>500 ĉiukaze) ekzemploj preskaŭ sen esceptoj. Ili ankaŭ trovis parencecojn de gramatikaj strukturoj (finaĵoj, prefiksoj, ablaŭto, vortformado …). Ili provis rekonstrui hindeŭropan pralingvon (certe mankohavan). Hindeŭropistoj insistas, ke por ĉiu alia lingvofamilio oni procedu tiel. En tiu senco mi nur raportas pri hipotezoj. Hipotezo = supozo bazita sur nur kelkaj informoj, ekzamenenda per serĉendaj pliaj informoj. Nova metodo (Joseph Greenberg, de post 1948; Merritt Ruhlen): Amasa komparo de (~500) fundamentaj vortoj kaj gramatikaj formoj, helpe de komputilo ofte en >1000 lingvoj. Sen detala trastudo de ĉiu lingvo (kiu povus tion?). Do larĝeco preferata al profundeco. („Profundeco devas esti la dua ŝtupo!“) Tiel Greenberg klasifikis (ĝis 1963) la >1500 afrikajn lingvojn en nur 4 familiojn: Eŭropazia (=semid-hamida), nilo-sahara, niger-konga (enkludas la bantu-lingvojn) kaj khoj-san-a (pigmeoj, arbustuloj). Tiu klasifiko estas (grandparte) agnoskata. Aliaj liaj klasifikoj (ekz-e de amerik-indiaj lingvoj) estas pridisputataj.

  4. Ekzemplo de lingvofamilio: Regionoj kun hindeŭropaj lingvoj ĉ. la jaro -1000: Indogermanen nach Europa Berger SpdWi (Aug2010)

  5. Regionoj kun hindeŭropaj lingvoj ĉ. la jaro +1300: Island Indoeur Archäol Renfrew SpdWi Dossier 1(2000)40

  6. eŭska turka bat bir bi iki hiru üç lau dört bost beş sei altı zazpi yedi zortzi sekiz bederatzi dokuz hamar on trayas pañca ṣaṭ aṣṭau daśa Indoeur Archäol Renfrew SpdWi Dossier 1(2000)40

  7. A araba B hebrea C sanskrita (malnovhinda) D avesta (malnovpersa) E malnovgreka F latina G gota H malnov-irlanda I turka Ursprache Victorri SpdWi Dossier 1(2000)16

  8. La aŭstroneza („sudinsula“) lingvofamilio, plia tre vastiĝinta familio Vikipedio „Austric“ Atestoj arkeologiaj, genetikaj kaj lingvaj kongruas. Migrado en antaŭe ne loĝataj terenoj!

  9. havaja madagasa indoneza lua rua dua lima limi lima …= kvin, mano Landw Austronesisch SpdWi Dossier 1(2000)

  10. Flanka rimarkigo: La Tai-Kadai-lingvoj montras, ke – krom sudorienta Azio – ankaŭ suda Ĉinio estas lingve tute ne tiel homogena kiel ofte pensata en Eŭropo. Alia familioj en tiu regiono: Hmong-Mien- lingvoj, aŭstro-aziaj lingvoj (vietnama, khmera, munda, …) Vikipedio „Austric“

  11. Genetikaj (molekulbiologiaj) parencecoj kaj devenarboj: • Oni komparas (makro)molekulojn (nun precipe DNA) de diversaj individuoj kaj nombras la deviajn erojn (DNA: la bazojn aŭ „literojn“ A, C, G. T). La nombro de devioj estas la genetika distanco. • Antaŭe oni prenis ecojn stiratajn de iu molekulo, kaj prenis la diferencon de ofteco en populacioj kiel genetika distanco. eŭskoj: 25%, angloj: 16% japanoj: 0% de sangofaktoro resus-negativa

  12. Genetikaj (molekulbiologiaj) parencecoj kaj devenarboj: (1) Oni komparas … DNA de diversaj individuoj kaj nombras la deviajn … „literojn“ A, C, G. T. La nombro de devioj estas la genetika distanco. …… Wie hat s d Menschheit ausgebr Stix SpdWi_ (Sept2009) Mitoĥondrojn (ĉel-organetoj, energicentraloj de la ĉelo) nur heredas patrinoj, Y-kromosomojn nur patroj. En ili ne estas seksa miksado de genoj, kaj la devenlinio ne branĉiĝas.

  13. La komparado de genoj ne estas tiel simpla pro ripeto de pecoj, duobligo de genoj, interrompo de liter-sinsekvo (per sensencaj literoj) kaj rearanĝoj. La komparado estas tasko de bioinformadiko. Same la eltrovado de devenarboj. Nova mezuro de genetika distanco: Oni enmetas la liter-sinsekvojn (la tekstojn) de du individuoj en kunpremprogramon (kiu ekkonas kaj reduktas ripetojn), kaj tiam ankaŭ la kunigitajn tekstojn. La relativa longeco de post kaj antaŭ kunigado estas mezuro de simileco aŭ distanco (sama longeco = identaj tekstoj, ne konsidere ripetojn). Tiel oni povas kompari la tutan genomon (3 miliardoj da literoj) aŭ Y-kromosomon (~50 milionoj), ne nur mitoĥondran genomon (16000) aŭ nur unu genon (ekz-e por sangogrupoj). marko = karakteriza variaĵo

  14. Genetikaj (molekulbiologiaj) parencecoj kaj devenarboj: (1) …(genetika distanco) … (2) Por eltrovi devenarbon, oni kunligas la plej proksimajn reprezentantojn (= branĉoj de la arbo). Sed ekzistas multaj ebloj! La plej verŝajna devenarbo estas tiu, por kiu la sumo de la branĉolongoj estas minimuma. La rezulto estas statististike des pli signifa (pli certa), ju pli multan kompar-materialon (literojn) oni havas. Oni povas atendi, ke post malmultaj jaroj oni havos fidindan devenarbon de la homaro. Elstaraj fruaj sciencistoj: Rebecca L. Cann, Allan C. Wilson (1987: „Eva devenis de Afriko“ [=laŭ gazetoj.Neniam estis unuopa unua homo]), Luigi Luca Cavalli-Sforza (komparas genetikajn kun lingvaj devenarboj). Ambaŭ grupoj en Kalifornio. Sed ankaŭ multloke esplorata (parto de bioinformadiko), intertempe de multaj grupoj. Rimarkinde estas, ke la devenarbo baziĝas nur sur nuntempa materialo. Nova metodo (Svante Pääbo, Leipzig): Oni lernas ekstrakti fragmentojn de DNA el fosiliojn (kaj distingi ĝin de tiu de mikroboj) kaj rekonstrui la kompletan DNA. Antaŭ nelonge (2010/11): Kompleta genomo de neandertalulo (aĝa 30000 jarojn). Tiu eblo donos alian kvaliton al la devenarboj!

  15. Relative aktuala genetika devenarbo: Ĝenerala regulo: La ĝenetika varieco estas plej granda ĉe la origino, kaj plej malgranda, kie la evoluo estas ankoraŭ freŝa. Same kun lingva evoluo. Radikoj en Afriko Wie hat s d Menschheit ausgebr Stix SpdWi Sept2009

  16. Kronologio de devenarboj (atribuo de tempoj al la branĉiĝoj): Kelkaj sinsekvoj de literoj en DNA estas (pli malpli) malgravaj por postvivado. Tial ili ne estas stabiligitaj per biologia selekto kaj aliiĝas per konstanta rapideco (per mutacio aŭ per genetika diferenciĝo). Tial la genetika distanco (en tiu sinsekvo) donas temposkalon. La skalo povas esti kalibrata (per homoj, bestoj, plantoj). = Molekula horloĝo. Nun oni aplikas analogajn metodojn ankaŭ al lingvoevoluoj: Difino de lingva distanco (aŭ simileco), konstruo de devenarboj (per la samaj komputilprogramoj). Eĉ estas provoj per analoga metodo eltrovi la tempojn de la branĉiĝoj (Nature 426(2003)435). (Tiu metodo estas tre disputata. Ĝi supozas konstantan rapidecon de disevoluo ankaŭ por lingvoj.) Precipe mi volas kompari lingvajn devenarbojn kun genetikaj. Speciale interesaj estas ankaŭ la genetike rekonstruitaj migradoj, kiu estas multe pli fidindaj ol tiuj surbaze de lingvaj „fosilioj“.

  17. Devenarbo rekonstruita surbaze de nuntempaj individuoj: Se oni projekcias individuajn loĝlokojn (finpunktojn de devenarbaj branĉoj) sur mondmapon, oni ricevas mapon de (pratempaj) migradoj. Wie hat s d Menschheit ausgebr Stix SpdWi_Sept2009

  18. Aliaj (antaŭaj) du provoj de migradmapo (genetika) Cavalli-Sforza SpdWi Dossier 1(2000)

  19. Oni vidas, ke tiuj mapoj (kaj la devenarboj) ankoraŭ havas mankojn. Sed post nur malmultaj jaroj oni atendas multe pli fidindajn kaj detalajn mapojn kaj devenarbojn. (Eble kuraĝa atendo, ĉar dum la pasintaj jardekoj la paleo-antropologio ĉiam denove ŝanĝiĝis.) [Mi volis jam nun raporti, en tiu evoluanta stadio, kaj ne atendi al la fina rezulto.] Komparo kun arkeologia informo ofte estas (estos) ebla. Tio povas helpi kalibri la tempojn kaj identigi la genmarkojn kun popoloj aŭ kulturportantoj. Jam nun la komparo de lingvaj kaj genetikaj devenarboj estas interesa: Ĝi malkaŝas multajn similecojn kaj kelkajn (atendeblajn aŭ kompreneblajn) diferencojn. La migradomapoj donas ideojn ankaŭ pri disvastiĝo de lingvoj.

  20. Unu (frua) tia komparo (lingva klasifikado de Greenberg kaj Ruhlen) Cavalli-Sforza SpdWi Dossier 1(2000)

  21. Estas plejparte kongruo, sed kelkloke ankaŭ diferencoj inter la genetikaj kaj lingvaj klasifikoj. Eŭropa ekzemplo: Hungaroj havas uraltipan (ne hindeŭropan) lingvon, sed estas genetike samaj kiel la najbaraj hindeŭropanoj. Kompreneneble kaj atendite, ĉar la enmigrintoj (konkerintoj) estis malplejmulto. Simile: Francoj kaj bretanjanoj (ambaŭ keltoj) ktp. Tio estis historie konata. Sed la komparo de la du klasifikoj malkaŝis nombron de ne sciataj kazoj kaj kelktempe konfirmis suspekton. Ĝenerale: Lingvotransprenado (inter individuoj aŭ popoloj) estas ebla, la genoj (en mitoĥondroj kaj Y-kromosomoj) povas nur esti heredataj. Politike: Identiga karakterizo de popolo por iuj homoj estas la lingvo (eŭskoj, …), kvankam genoj proponus aliajn limojn, por aliaj estas la aspekto (longeco de nazo, haŭtkoloro …, ridinde malgranda parto de la genaro, kio ne diras ion pri inteligenteco aŭ alia kvalitoj), por aliaj estas la religio ….

  22. Lingvofamiliegoj (superfamilioj): Dum >6 jardekoj estas seriozaj (kvankam kritikataj) „grandaj unuecigantoj“, kiu volas ekkoni pli malproksimajn parencecojn inter diversaj lingvofamilioj. (1) Simila strukturo (sufiksoj, pronomoj, vokalharmonio …) kunigas turktipajn, mongolajn , korean … lingvojn en „altajan famili(eg)on“, iom pli malproksime ankaŭ la uraltipajn (finnan, hungaran, samojedan …) lingvojn. Nombro de tiaj elementoj eĉ proponas parencecon kun hind-eŭropaj lingvoj. … (2) Nostrata familiego (Pedersen, „Moskva skolo“: Iljiĉ-Svityĉ, Starostin, Dolgopolski; en Usono nun: Bomhard, Shevoroshin) komparas rekonstruitajn hindeŭropan kun aliaj antikvaj (aŭ rekonstruitaj) lingvoj, kaj (eble) ekkonis parencecon de hindeŭropa, eŭropazia, dravida, kartvela, ural-altaja, korea. Ili parte rekonstruis pra-nostratan. (3) Greenberg (poste Ruhlen k.a.) etendis tiun familion („eŭropazian“) kaj klasifikis multajn alian lingvojn (milojn!) per amasa komparado de bazaj vortoj en nuntempaj lingvoj.

  23. Nuntempa distribuo de lingvofamiliegoj de Greenberg kaj Ruhlen. Rim.: (1) la amerinda (sur la tuta kontinento) laŭ Greenberg ankaŭ apartenas al eŭropazia (kaj tial al nostrata) familiego. Ili enmigris antaŭ 30000 mil jaroj! (2) laŭ li, ĉin-tibeta, na-denea (navaĥa, atapaska …, enmigris antaŭ 10000 jaroj), jeniseja, nordkaŭkaza … estas parencaj. (3) la niger-konga (kun bantua) kaj nilo-sahara estas normale konsiderataj apartaj familioj. Vikipedio „Makrofamilien“

  24. La klasifikado de la malnov-amerikaj lingvoj de Greenberg, kaj ilies parenceco kun malnovmondaj lingvoj: inuita-aleuta (plej freŝdata enmigrado) kun eŭropazia, na-denea (~10000 j.) kun ĉintibeta, amerinda (~30000 j. laŭ mi) kun eŭropazia. La lasta grupo estas pridisputata. Antaŭe oni distingis 150-180 lingvofamiliojn en tiu grupo. Sed: La nova lingvoklasifikado tute kongruas kun la genetika grupado (la unuaj du grupoj ankaŭ kun arkeologiaj eltrovaĵoj). Sprachstammb Amerika Greenberg Ruhlen SpdWi Dossier 1(2000)

  25. Amerindaj kaj malnov-mondaj lingvoj Sprachstammb Amerika Greenberg Ruhlen SpdWi Dossier 1(2000)

  26. Hindeŭropa hejmregiono: Iu prezentis argumenton, ke hindeŭropanoj konis – fagon (*bhag-), kiu nur kreskis okcidente ek de Baltio kaj ne en Sudeŭropo, – salmon (*lak-s-), kiu estas nur trovata en Nordeŭropo. (Sed ili ankaŭ konis sudajn bestojn kiel la leonon aŭ plantojn kiel vinberujon.) Hitler ensuĉis la argumenton, kvankam la (pli serioza) plejmulto pensis pri origino en la stepoj norde de la Nigra maro (Marija Gimbutas). Nova ideo (Gamkrelidze, Ivanov 1972), bazita sur – nove rekonstruitaj hindeŭropaj sonoj („glotalaj“), similaj al kaŭkazlingvaj, – vortoj por naturfenomenoj, ĉiuj konataj en Kaŭkazo kaj najbareco (variaĵo de fago, de salmo, montaroj, maro, leono, vinberoj …): Origino sude de Kaŭkazo. Argumento aldonita de arkeologo Renfrew: La devenregiono devas havi la plej grandan lingvan variecon (Kaŭkazo! En antikvo ankaŭ ĉie en Anatolio kaj Proksima oriento.). Renfrew aldonas: La hindeŭropanoj longe vivis sude de Kaŭkazo aŭ en Anatolio, en kontakto kun multaj aliaj popoloj kiel semidoj kaj elamoj. Post la invento de kampokultivado kaj bestobredado la homoj multiĝis kaj iam elmigris [dum >1000 jaroj, eble ripete] en diversaj direktoj.

  27. Antaŭa hipotezo de hind-eŭropa migrado (Gimbutas) Sprachenvielfalt Renfrew SpdWi Dossier Jan2000

  28. Renfrew: Post invento de kampokultivado (-8000 en la „fruktodona duonluno“) elmigrado precipe de tri popoloj. (Alveno al Balkano. -6000 aŭ -7500). Novaj teknikoj povis nutri multe pli multajn homojn. Elmigrado pro loĝantara premo. (Migradoj estas dokumentitaj arkeologie kaj nun genetike. La hipotezo estas la identigado kun popoloj. (Elamoj estas parencaj al Indusval-kulturanoj kaj dravidoj.) Sprachenvielfalt Renfrew SpdWi Dossier 1(2000)

  29. Hindeŭropaj migradoj laŭ Gamkrelidse kaj Ivanov. Kiam? Arkeologoj: La migradoj okazis en ŝtupoj, dum kelkmil jaroj. IndoeuropSpr Gamkrelidse Ivanov SpdWi Dossier Jan2000

  30. Provo de tempo-atribuo al la branĉiĝoj en la hindeŭropa devenarbo Tempoj (jaroj antaŭ nun): Nature 426(2003)435 Indogermanen nach Europa Berger SpdWi Aug2010

  31. Resumo: – Estas nova metodo eltrovi lingvan parencecon: amasa komparado de bazaj vortoj kaj formoj. Ĝi ankoraŭ bezonas ekzamenadon per rekonstruado de pralingvo. Estas propono, identigi arkeologie sciataj migradoj kun tiuj de certaj popoloj. La hipotezojn oni povos ekzameni ankaŭ per arkeologio kaj la novaj genetikaj teknikoj. – Ekz-o: Ĉu iu el la grekaj setlejoj laŭlonge de la Nigra maro estas pli antikva ol la greka enmigrado al Grekio (post -1800)? – La scienco de genetikaj devenarboj estas evoluanta kaj promesas liveri post kelkaj jaroj fidindajn rezultojn kun pli kaj pli da detaloj. Tio enkludas tempojn de branĉiĝoj kaj mapoj de migradoj. Per genetika esplorado ankaŭ de fosilia materialo eĉ detaloj estos solveblaj kiel, ĉu la etruskoj vere devenis de Malgranda Azio. Singarda komparo de devenarboj lingvaj kaj genetikaj povas ekzameni supozitajn lingvajn parencecojn. Lingva parenceco (se konfirmota) kune kun la genetika tempoj kelktempe establas (-os) komunan originon de antaŭ 30000 jaroj. (Laŭ unu propono la invento de la lingvo ne estas multe pli aĝa.)