1 / 30

Esperanto rektmetode

Esperanto rektmetode. Leciono 13. Anna Löwenstein: Esperanto rektmetode – Leciono 13. Neniu estas profeto. en sia urbeto. Demandoj. Kion vi faris antaŭ kvin horoj? Kie vi estos post tri horoj? Ĉu vi memoras, en kiu jaro aperis la unua libro de Esperanto? Je kioma horo vi vekiĝas?

davida
Download Presentation

Esperanto rektmetode

An Image/Link below is provided (as is) to download presentation Download Policy: Content on the Website is provided to you AS IS for your information and personal use and may not be sold / licensed / shared on other websites without getting consent from its author. Content is provided to you AS IS for your information and personal use only. Download presentation by click this link. While downloading, if for some reason you are not able to download a presentation, the publisher may have deleted the file from their server. During download, if you can't get a presentation, the file might be deleted by the publisher.

E N D

Presentation Transcript


  1. Esperanto rektmetode Leciono 13 Anna Löwenstein: Esperanto rektmetode – Leciono 13

  2. Neniu estas profeto en sia urbeto.

  3. Demandoj Kion vi faris antaŭ kvin horoj? Kie vi estos post tri horoj? Ĉu vi memoras, en kiu jaro aperis la unua libro de Esperanto? Je kioma horo vi vekiĝas? Ĉu vi longe kuŝas en la lito inter vekiĝo kaj ellitiĝo? Ĉu vi ĉiam enlitiĝas je la sama horo? Kian matenmanĝon vi ŝatas? Ĉu vi iam renkontis iun faman homon? Ĉu vi iam ĉeestis (ĉe-estis) en Universala Kongreso de Esperanto?

  4. Tuko Buŝ-tuko Naz-tuko Tablo-tuko Man-tuko Kol-tuko Vindo-tuko

  5. mateno manĝo maten-manĝo maten-manĝo

  6. bano ĉambro ban-ĉambro ban-ĉambro

  7. okuloj vitroj okul-vitroj okul-vitroj

  8. Kunmetaĵoj Vortoj kiel ban-ĉambro, maten-manĝo, okul-vitroj estas kunmetaĵoj. Atentu! mateno+manĝo = maten-manĝo okuloj+vitroj = okul-vitroj Sed: tablo+tuko = tablo-tuko. Kial? Ĉar estas malfacile diri tabltuko! Se la prononco estas malfacila, diru la -o- post la unua parto de la kunmetaĵo.

  9. Streketo Tio estas streketo: man-tuko lum-turo

  10. La streketo en kunmetaĵoj Oni skribas: ban-ĉambro, man-tuko, lum-turo. La streketo faciligas la legadon. Sed multaj homoj skribas kunmetaĵojn sen la streketo: banĉambro, mantuko, lumturo.

  11. Kie? Kiam? Kial? Kiu? Kia? Kio? Kiom? Kiel? Demandaj vortoj

  12. Kies? = de kiu? Kies ombrelo estas tiu? Kies estas tiu ombrelo?

  13. Kies nazo? Kies nazo estas tiu? Kies estas tiu nazo? Ĝi estas la nazo de Pinokjo.

  14. Kies ĉapo? Kies ĉapeto estas tiu? Ĝi estas ĉapeto de la Papo.

  15. Kies estas tiu ŝuo? Ĝi estas la ŝuo de Cindrulino. Kies ŝuo?

  16. Kies? Kies libro estas tiu? Kies estas tiu sako? Kies skribilo estas tiu?

  17. kiom? tiom iom

  18. Kiom? Kiom da homoj estas en ĉi tiu ĉambro? Kiom da viroj? Kiom da virinoj?

  19. tiom Mi amas vin tiom!

  20. Kiom da mono vi havas? Mi ne certas. Mi havas iom, sed mi ne scias kiom.

  21. Jen! Mi havas tiom.

  22. iom La kato estas iom kontenta. Ne tre, sed iom!

  23. iomete La ĉemizo estas iomete malgranda!

  24. Oni skribas per skribilo. Oni malfermas skatolojn per malfermilo. Oni faras fotojn per fotilo. Oni ŝlosas la pordon per ŝlosilo. Oni aŭskultas muzikon per (kap-)aŭskultiloj. Oni kalkulas per kalkulilo. Oni komputas per komputilo. Oni tondas paperon per tondilo. Oni tranĉas panon per tranĉilo. Tranĉilo, forko kaj kulero estas manĝiloj. -il-

  25. Unu, du, tri… ek!

  26. Demandoj Kie vi loĝas? Kion li/ŝi diris? Li/ŝi diris, ke… Ĉu vi havas hundon? Kion ŝi/li diris? Ŝi/li diris, ke…

  27. Kion ŝi/li diris? Ŝi/li diris, ke… Ĉu vi estas vegetarano? Ĉu vi ŝatas danci? Kiom da lingvoj vi parolas? Kiun ĵurnalon vi legas? Ĉu vi havas aŭtomobilon? Ĉu vi preferas teon aŭ kafon? Je kioma horo vi ellitiĝas? Kion vi faris hieraŭ vespere?

  28. Ĉu -iĝ-? En ĉi tiuj frazoj, aldonu -iĝ- al la verboj, se tio necesas, aŭ lasu ilin senŝanĝaj. Ekzemplo: Mi ferm.......is la pordon kaj komenc.......is senvest.......i. Solvo: Mi fermis la pordon kaj komencissenvestiĝi. 1. Je kioma horo komenc.......os la filmo? 2. La infanoj ĵet.......is ŝtonojn kaj romp.......is la fenestron. 3. La libro ferm.......is, kaj mi perd.......is mian paĝon. Ne gravas, ĉar mi jam fin.......is la rakonton. 4. La aŭtobuso ating.......is la haltejon, kaj ĉiuj elaŭtobus.......is. 5. Pro ekstrema malvarmo la lago glaci.......is. 6. Kie estas la mon-ŝanĝejo? Mi ŝanĝ.......os miajn eŭrojn en dolarojn.

  29. 7. La du gejunuloj rigard.......is unu la alian kaj tuj enam.......is. 8. Ĉi-matene mi ne aŭd.......is la vek-horloĝon, kaj mi vek.......is malfrue. 9. La virino nask.......is sian unuan infanon en malsanulejo, sed la dua infano nask.......is hejme. 10. Dum la longa promeno mi lac.......is, sed poste mi tute ne sukcesis endorm.......i. 11. Ni ankoraŭ ne fin.......is la riparojn, sed nia mono jam fin.......is. 12. Kia bela vetero! La lavaĵoj rapide sek.......os. 13. Laŭta bruo en la strato vek.......is min, kaj mi tuj ellit.......is. 14. Pro gas-eksplodo, ĉiuj fenestroj romp.......is. 15. Mi perd.......as esperojn, ke mia vivo iam ŝanĝ.......os. 16. Kie ni trov.......as? Mi ne trov.......as ĉi tiun straton en la mapo. Ni perd.......is.

  30. Solvoj 1. Je kioma horo komenciĝos la filmo? 2. La infanoj ĵetis ŝtonojn kaj rompis la fenestron. 3. La libro fermiĝis, kaj mi perdis mian paĝon. Ne gravas, ĉar mi jam finis la rakonton. 4. La aŭtobuso atingis la haltejon, kaj ĉiuj elaŭtobusiĝis. 5. Pro ekstrema malvarmo la lago glaciiĝis. 6. Kie estas la mon-ŝanĝejo? Mi ŝanĝos miajn eŭrojn en dolarojn. 7. La du gejunuloj rigardis unu la alian kaj tuj enamiĝis. 8. Ĉi-matene mi ne aŭdis la vek-horloĝon, kaj mi vekiĝis malfrue. 9. La virino naskis sian unuan infanon en malsanulejo, sed la dua infano naskiĝis hejme. 10. Dum la longa promeno mi laciĝis, sed poste mi tute ne sukcesis endormiĝi. 11. Ni ankoraŭ ne finis la riparojn, sed nia mono jam finiĝis. 12. Kia bela vetero! La lavaĵoj rapide sekiĝos. 13. Laŭta bruo en la strato vekis min, kaj mi tuj ellitiĝis. 14. Pro gas-eksplodo, ĉiuj fenestroj rompiĝis. 15. Mi perdas esperojn, ke mia vivo iam ŝanĝiĝos. 16. Kie ni troviĝas? Mi ne trovas ĉi tiun straton en la mapo. Ni perdiĝis.

More Related