1 / 16

Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj Celo de la dokumento

Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj Celo de la dokumento. La jena dokumento prezentas la proponatajn modifojn al la Statuto de ILEI por trakto en la Komitato de ILEI en Kopenhago en julio 2011. Alia PDF-dokumento prezentas la plenan tekston kun la modifoj kaj motivoj.

brent
Download Presentation

Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj Celo de la dokumento

An Image/Link below is provided (as is) to download presentation Download Policy: Content on the Website is provided to you AS IS for your information and personal use and may not be sold / licensed / shared on other websites without getting consent from its author. Content is provided to you AS IS for your information and personal use only. Download presentation by click this link. While downloading, if for some reason you are not able to download a presentation, the publisher may have deleted the file from their server. During download, if you can't get a presentation, the file might be deleted by the publisher.

E N D

Presentation Transcript


  1. Internacia Ligo de Esperantistaj InstruistojCelo de la dokumento La jena dokumento prezentas la proponatajn modifojn al la Statuto de ILEI por trakto en la Komitato de ILEI en Kopenhago en julio 2011. Alia PDF-dokumento prezentas la plenan tekston kun la modifoj kaj motivoj. Ni uzos la lumbildojn dum la kunsido por malnecesigi la uzon de grandaj paperkvantoj. Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj

  2. Internacia Ligo de Esperantistaj InstruistojVoĉdon-ebloj JES: mi aprobas la modifon. NE: mi malaprobas la modifon. SINDETENO: mi ne esprimas opinion. PLUSTUDU: la teksto bezonas pli da diskutado. La dumkonferenca regulara komisiono plue traktu la punkton. Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj

  3. Punkto 4.1(rimedoj por atingi la celojn) Nuna 4.1: Unuigi geinstruistojn kaj geinstruantojn esperantistajn en la mondo por sisteme labori por la enkonduko de Esperanto en ĉiuspecajn lernejojn kaj por celtaŭga instruado de Esperanto. Nova 4.1: • Unuigi instruistojn kaj instruantojn esperantistajn en la mondo por sisteme labori por la enkonduko de Esperanto en ĉiuspecajn lernejojn kaj por celtaŭga instruado de Esperanto. Nova 4.2: • Provizi egalecan lingvan ligilon al ĉiufakaj kaj ĉiunivelaj edukistoj kaj instruistoj por siaj translimaj fakaj kontaktoj pere de la unikaj komunikaj valoroj de Esperanto. Nova 4.3 • Studi, komenti kaj influi la lingvo-politikon kaj komunikajn praktikojn aplikataj al internaciaj interŝanĝoj en edukaj medioj. Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj

  4. Punkto 5.4.2(rajtoj de membroj) • Ekzistanta teksto: ricevi la regulan eldonaĵon de la Ligo; • Nova teksto: ricevi la oficialan organon de la Ligo, ĉu en fizika, reta aŭ alia formo. Komento: Ankaŭ Juna Amiko estas regula eldonaĵo, sed ILEI-anoj ne povas ĝin laŭrajte ricevi. Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj

  5. Punkto 7 komence ORGANIZA STRUKTURO • Ekzistantateksto: La instancoj de la Ligo estas: • Novateksto: La kernaj instancoj de la Ligo estas: Komento: La nuna teksto implicas, ke la listigo difinas ĉiujn instancojn. Tio ne veras; ekzistas komisionoj, Scienca Komitato de IPR, redakcio de Juna amiko… Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj

  6. Punkto 7.1.6(en la listo de rajtoj de komitatanoj) • Ekzistanta teksto: decidas pri oficoj plenumotaj de pagata oficisto; • Nova teksto: aprobas taskaron plenumota de pagata oficisto aŭ kompensata volontulo; Komento: La nuna teksto tro fortas. La estraro nomas kaj malnomas oficistojn; la komitato malfacile povas fiksi la taskojn antaŭ ol scii la kapablojn de la oficisto kaj la aktualajn bezonojn. Sed la komitato konservu aprobigan rolon. Plie, necesas distingi inter oficiale dungita oficisto (ne antaŭvidebla) kaj honorariataj volontuloj (tre ebla – jam okazanta). Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj

  7. Punkto 7.1.17(en la listo de rajtoj de komitatanoj) • Ekzistanta teksto: decidas per simpla plimulto de validaj voĉoj (escepte en la kazo nomita en 7.1.18), se minimume triono de la voĉdonrajtaj komitatanoj ĉeestas aŭ reprezentiĝas en la kunsido; • Nova teksto: faras decidojn laŭ kvorumo, kiu konsistas el triono de la voĉdonrajtaj komitatanoj plus anstataŭantoj. Tiukaze ĝi decidas per simpla plimulto de validaj voĉoj (escepte en la kazoj nomitaj en 7.1.18 kaj en 7.1.6 de la Interna Rergularo) Komento: Ni deziras specife uzi la vorton ‘kvorumo’ kaj pli elstarigi tion. Prefere ni uzu la oficialan terminon ‘anstatauanto’ ol la miskomprenebla ‘reprezentigas’. Ni trovas du kazojn, kiam simpla plimulto ne estas aplikata. Restas principaj demandoj: Vidu la sekvan bildon. Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj

  8. Punkto 7.1.17(principaj demandoj) • Restu simpla plimulto por modifi la statuton? En UEA kaj pluraj organizoj, statutmodifo bezonas pli altan sukceson – tipe du trionojn, dum por la ligita regularo, simpla plimulto validas. Ĉu ni kontentas resti je simpla plimulto – kaj por Statuto kaj por Regularo? • Restu krovumo de nur triono por retaj voĉdonoj? La reta voĉdono estas tre demokrata, sed tiukaze estas neniu kialo permesi tiom malaltan kvorumon, kiom en fizika kunsido. Kvorumo de duono pli seriozigus la procezon kaj la rolon de la komitato tutjare aktivi. Tio malhelpus, ke manpleno da komitatanoj (ekzemple dek) povu enkonduki modifojn, se nur 18 komitatanoj respondos. Kvorumo por retaj vocdonoj prefere estu fiksita en la analoga punkto en la regularo. Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj

  9. Punkto 7.1.18(en la listo de rajtoj de komitatanoj) • Ekzistanta teksto: decidas per minimume tri kvaronoj de la validaj voĉoj pri malfondo de la Ligo. Tiuokaze ĉiu havaĵo de la Ligo estos donacita al Internacia Esperanto-Instituto en Hago, Nederlando, aŭ al samcela instituto, decidota de la Komitato. • Nova teksto: decidas per minimume tri kvaronoj de la validaj voĉoj en kvoruma fizika kunsido pri malfondo de la Ligo. Tiuokaze ĉiu havaĵo de la Ligo estos donacita al edukaj instancoj, decidotaj de la Komitato. Komento: Preferinde ne fiksi nomon de difinita organizaĵo; ILEI nun havas multajn konsidereblajn partnerojn; ne eblas antaŭvidi, kiel tio evoluos tra la jaroj. Ni preferas postuli, ke fizika voĉdono necesas; retaj voĉdonoj ne estu uzeblaj tiucele; la regularo postulas longan antauaverton. Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj

  10. Punkto 7.2.3(en la listo de estraraj taskoj) • Ekzistanta teksto: okazigas la elekton de komitatanoj nome de la individuaj membroj; Nova teksto: (decidota). Komento: La Estraro proponas nuligi tion, ĝi neniam funkciis kaj estas administre komplika. Estu nur sekciaj komitatanoj, por fortigi la rolon de la sekcioj. Principa demando: Alia eblo estus ke sekciaj komitatanoj rajtu aldoni komitatanojn pro sia aparta sperto – kiel C-komitatanoj ĉe UEA. Ekzemple unu alelektita komitatano por ĉiu plena deko da sekciaj komitatanoj. Tio administre facilas, kaj farendos en la elektojaro dum la komitatkunsido, tuj antaŭ la elekto de nova estraro. Do, nova teksto verkota laŭ la komitata opinio. Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj

  11. Punkto 7.2. 7(en la listo de taksoj de estraranoj) • Ekzistanta teksto: rajtas okazigi skribajn voĉdonojn de la komitatanoj; • Nova teksto: rajtas okazigi skribajn kaj retajn voĉdonojn de la komitatanoj; Komento: Por specife fiksi la rajton uzi retan voĉdonadon. Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj

  12. Punkto 7.2. 8(en la listo de taksoj de estraranoj) • Ekzistanta teksto: rajtas nomi kaj anstataŭigi pagatajn oficistojn por oficoj fiksitaj de la Komitato laŭ artikolo 7.1.16; • Nova teksto: rajtas nomi kaj anstataŭigi pagatajn oficistojn kaj kompensatajn volontulojn por taskoj aprobitaj de la Komitato laŭ artikolo 7.1.16; Komento: Por harmonii kun la modifo en la komitataj rajtoj Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj

  13. Punkto 7.3. 2(pri sekcioj) • Ekzistanta teksto: Sekcio povas esti fondata de minimume kvin membroj en difinita teritorio. Nova teksto: Sekcio povas esti fondata de minimume kvin membroj en tiu difinita teritorio, kiuj devas fariĝi en la jaro de la peto-ektrakto internaciaj membroj de ILEI. Komento: Necesas postuli, ke la difinita teritorio devas esti identa kun tiu en 7.3.1! Laŭ la nuna regularo sekcio povas agi en gronlando kaj esti fondita per kvin membroj en nov-zelando! La komitato jam decidis, ke temu pri internaciaj membroj. Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj

  14. Punkto 7.3. 5(pri sekcioj) • Ekzistanta teksto: Sekcioj kaj reprezentantoj nomas komitatanojn. • Nova teksto: Sekcioj nomas komitatanojn. Komento: Nur sekcioj rajtas! Neniam estis rajto de reprezentanto. Se ni konsentos pri la ekstraj komitatanoj pro fakaj kapabloj, reprezentantoj (kaj aliaj) rajtus proponi kandidatojn – kaj povos mem esti kandidatoj. Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj

  15. Punkto 9.1(ekestos du punktoj) • Ekzistanta teksto: Al tiu ĉi Statuto apartenas Interna Regularo, Elektoregularo, Konferenca Regularo kaj eventualaj aliaj regularoj, • Nova teksto: 9.1 Al tiu ĉi Statuto apartenas Interna Regularo, Elektoregularo, Konferenca Regularo kaj eventualaj aliaj regularoj kaj gvidiloj. 9.2 La Statuto kaj Interna Regularo devas esti publike afiŝataj; gvidiloj validas nur se ili estas publike afiŝataj. Ĉiu ŝanĝo de la Statuto kaj Regularoj devas esti registritaj en la publike afiŝataj dokumentoj. Komento: Ni tiel difinas triopon: Statuto, Regularoj, Gvidiloj. Publika afiŝado signifas, ke dokumentoj facile troveblas kaj, ke ĉiu konsultas la saman version. Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj

  16. Fino de la modifoj La proponoj por modifi punkton 4.1 kaj aldoni punktojn 4.2 kaj 4.3 (rimedoj por atingi la celojn) ricevas apartan debatadon, ene de kaj ekster ILEI Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj

More Related