1 / 26

La cigno kaj mi.

La cigno kaj mi. Klaku por iri antaŭen!. Iam mi demandis al nia patrino - la Naturo:. - Kio estis por ĝi pli grava, ĉu la cigna raso aŭ la homa raso?. Ĝi pere de la silento respondis jene:

nikkos
Download Presentation

La cigno kaj mi.

An Image/Link below is provided (as is) to download presentation Download Policy: Content on the Website is provided to you AS IS for your information and personal use and may not be sold / licensed / shared on other websites without getting consent from its author. Content is provided to you AS IS for your information and personal use only. Download presentation by click this link. While downloading, if for some reason you are not able to download a presentation, the publisher may have deleted the file from their server. During download, if you can't get a presentation, the file might be deleted by the publisher.

E N D

Presentation Transcript


  1. La cigno kaj mi. Klaku por iri antaŭen!

  2. Iam mi demandis al nia patrino - la Naturo:

  3. - Kio estis por ĝi pli grava, ĉu la cigna raso aŭ la homa raso?

  4. Ĝi pere de la silento respondis jene: - Kompreneble la cigna raso sen ia ombro da dubo estas pli grava ol la via.

  5. Refoje mi demandis: - Kial? Ĝi respondis: - Ĉar ili prizorgas min respektoplene kaj dankeme.

  6. Krom tio, ili postulas nur la sufiĉon por vivi kaj esti feliĉa.

  7. Mi plendis pri tio. - Via verko ne estas justa. Vi donis al ili veston, kiuj renoviĝas...

  8. - Flugilojn por ke ili povu flugi per siaj propraj rimedoj.

  9. - Familion, por ke ili ne sentu sin solaj...

  10. - Belegajn amatinojn por varmigi iliajn korojn dum malvarmaj noktoj.

  11. - Ĉarmegan pejzaĝon por ravigi iliajn okulojn.

  12. - Naĝejon por la praktikado de sporto...

  13. - Kiam iliaj filoj naskiĝas, ili jam estas pretaj por travivi sendependan vivon.

  14. - Ni pene provas imiti ilin...

  15. - Kiam nia patrino naskas nin, ni estas sendefendaj estuloj kaj dependas de aliuloj por travivi nian infanaĝon.

  16. - Patrina cigno ne bezonas veturilon por transporti siajn idojn.

  17. - Ĝia vestaĵo ĉiam estas pura.

  18. Post kiam la Naturo audis mian lamentadon, ĝi denove per la silento parolis:

  19. - Ankaŭ viaj plendoj ne estas justaj; kiam mi kreis vian rason mi donis al vi la plej potencan maŝinon...

  20. Mi, ne kredante, demandis kian maŝinon ĝi donis al ni. Ĉu ne estas ni mem kiu faras nian proprajn maŝinojn?

  21. Kompreneble, ĝi replikis: - pro tio mi donis al via raso unu el la plej potencaj maŝinoj de la uviverso.

  22. - Tamen mi ja pentis; transdoni al vi tiel potencan maŝinon, vi bedaŭrinde montris vin ne inda je ĝi.

  23. - Mia peko estis ne antaŭvidi vian naivecon, mi lasis vin ludi teruran ludon...

  24. - Sed ankoraŭ ekzistas tempo, ke vi konsciu pri la danĝero, kiun vi povos fari al vi kaj al aliaj vivantaj bestoj.

  25. Kiam ĝi, la Naturo, haltis sian riproĉan paroladon, mi demandis al ĝi kian maŝinon ĝi donis al mia raso por ke ni havu superregadon sur la aliaj rasoj?

  26. Ĝi rigardis al miaj okuloj kaj diris: - Ne ŝajnigu ridinda! Vi scias, ke mi parolas pri via cerbo! LA FINO

More Related