1 / 19

La Verdigo de la Mondo per Skoltismo

La Verdigo de la Mondo per Skoltismo. Mallonga historio de Esperanto en la Skoltismo.

helga
Download Presentation

La Verdigo de la Mondo per Skoltismo

An Image/Link below is provided (as is) to download presentation Download Policy: Content on the Website is provided to you AS IS for your information and personal use and may not be sold / licensed / shared on other websites without getting consent from its author. Content is provided to you AS IS for your information and personal use only. Download presentation by click this link. While downloading, if for some reason you are not able to download a presentation, the publisher may have deleted the file from their server. During download, if you can't get a presentation, the file might be deleted by the publisher.

E N D

Presentation Transcript


  1. La Verdigo de la Mondo per Skoltismo

  2. Mallonga historio de Esperanto en la Skoltismo Post la unua skolta tendaro en 1907 ĉie en la mondo ekis lokaj skoltaj grupoj. Skoltismo pli kaj pli vastiĝis kaj iĝis tutmonda. Kreskis la ideo pri internacia skolta gefrataro. Ĝi ege similas al la ideo de internacia amikeco per la neŭtrala kaj facile lernebla internacia lingvo Esperanto. Ĉar ambaŭ ideoj subtenas sin reciproke, Alexander William Thompson proponis fondi tutmondan skoltan organizon, kiu uzas Esperanto kiel komunikilo. Sekvis la fondaĵo de la Skolta Esperanto-Ligo en 1918. Ĝi estis la unua tutmonda skoltaro. Ni apenaŭ scias kion pensas Baden-Powell pri Esperanto. Sed almenaŭ la ideo de la internacia organizo plaĉis al li. Nur du jaroj poste, la monda oficejo estis fondata, kaj ĝin sekvis la MOSM (Monda Organizo de la Skolta Movado).

  3. Mallonga historio de Esperanto en la Skoltismo Hodiaŭ al SEL ĉefe membriĝis geskoltoj, kiuj ankaŭ estas anoj aŭ de MOSM aŭ de MSA (Monda Skoltina Asocio). Ili opinias, ke por vivi internacian gefratecon oni bezonas taŭgan komunikilon, kaj ke Esperanto estas tiu ilo. Tial ili emas disvastigi Esperanton inter geskoltoj. Krome ili celas disvastigi la skoltajn idealojn en Esperantujo. SEL emas helpi geskoltojn, ke ili gajnas per internaciajn kontaktojn. Tial ĝi eldonas gazeton esperantlingvan, skoltan lernolibronktp. Ĝi aranĝas programerojn dum Ĵamboreoj kaj aliaj internaciaj tendaroj. Ĉu Esperanto funkcias, vi povas provi mem per dissendolistoj.

  4. Skolta Esperanto-Ligo SEL membrokarto de 1918

  5. Skolta Esperanto-Ligo SEL en Ruisbroek, 1923 The Centenary Badge

  6. Celoj de la Skolta Esperanto-Ligo: • Disvastigi la skoltajn idealojn per Esperanto. • Disvastigi Esperanton inter ĉiulandaj geskoltoj. • Krei skoltan literaturon en Esperanto. • Fortigi la sentojn de frateco, komunajn ĉe la du movadoj, inter la diversnaciaj junuloj. • Rimedoj: • Por atingi siajn celojn, la Ligo povas uzi ĉiajn eblajn rimedojn, kaj precipe: • Propagando inter geskoltoj. • Instigo al korespondo inter diversnaciaj geskoltoj. • Starigo de naciaj sekcioj. • Organizo de internaciaj tendumoj aŭ kunvenoj.

  7. Kiu Rajtas Esti Membro de SEL? Skoltoj aŭ skoltinoj kiuj apartenas al asocio rekonata de: Boy Scouts World Bureau, Ĝenevo, Svisujo, World Association of Girl Guides and Girl Scouts, Londono, Britio. Simpatiantoj kaj eksskoltoj povas esti akceptitaj. La scio aŭ lernado de Esperanto ne estas deviga por la membreco sed certe estas rekomendinda.!

  8. World Scouts in San Diego Kalifornio, Usono

  9. LA SKOLT(IN)A PROMESO Je mia honoro mi promesas, ke laŭ mia povo: º Mi plenumos miajn devojn al (Dio kaj al) mia patrujo; º Mi ĉiam helpos aliulojn, kaj º Mi obeos la Skolt(in)an Leĝon.

  10. LA SKOLT(IN)A LEĜO: • Laŭ mia povo mi estos... • honesta kaj justa, • amikema kaj helpema, • kompleza kaj kompatema, • kuraĝa kaj forta, • respondeca pri tio kion mi diras kaj faras, • respekti aŭtoritaton, • respekti min kaj aliulojn, • uzi rimedojn saĝe, • fari la mondon pli bonan lokon, • kaj esti frat(in)o de ĉiuj skolt(in)oj.

  11. MATERIALOJ REKOMENDATAJ: Springboard to Languages Mazi en Gondolando Pasporto al la Tuta Mondo Pli Vastaj Horizontoj – Internacia Skoltado Esperanto Handbook for Teachers Skolta kaj Tenduma Terminaro Skolta Esperanto-Lernolibro Foreign Languages – Nicole Else World Playground: Multicultural Activity Kit

  12. Estu Sur Tero Pac’ Estu sur Tero pac’ ĉe mi komenciĝu ĝi. Estu sur Tero pac’ por ni destinita pac’ Kun Di’ kiel patro, fratoj ĉiuj ni. Paŝu mi kun la frato, en plena harmoni’ Ekestu pac’ de mi, kaj nun estu la moment’. Ĉe ĉiu mia paŝ solene promesu mi Profiti ĉiun momenton por vivi en eterna pac’. Estu sur Tero pac’, komenciĝu ĝi ĉe mi.

  13. Ja Mondeto Estas Ĝi Jen mondo de rido, mondo de larm’, mond’ espera, mondo de tim’Similas tion ni, ke bone sciu ni, ja mondeto estas ĝi Chorus: Ja mondeto estas ĝi (3) Mondeteto Nur ekzistas unu lun’, kaj la ora sun’, rido por ĉiu montras, amikeconKvankam montoj estas altaj, kaj la maroj estas vastaj, ja mondeto estas ĝi

  14. La Ursa Kanto Antaŭ nelonge, mi trovis urson, en la arbaro, tre malproksime. Li vidis min, mi vidis lin, li taksis min, mi taksis lin. Demandis min,”Kial vi ne kuras? ŝajnas ke al vi, pafilo mankas.” Do mi tuj kuris, for el la urso, sed li komencis, kuri post mi. Mi fine vidis, grandegan arbon, mi estis bonŝanca, al Dio mi dankis. La unua branĉo, estis tre alta, mi devis salti, okulfermite. Kaj, do, mi saltis, en la aeron, maltrafis branĉon, kaj tuj falis. Tamen, ne timu, kaj trankviliĝu, kaptis mi branĉon, suben falante. Kaj jen la fin’, daŭras ne plu. Krom se mi vidas, la urson denove.

  15. Ni Ĝoju Kune - Hava Nagila (Israel) Fratoj, ni ĝoju kune, ni ĝoju kune, ni ĝoju kune per kantar'(2) Kantu ni plen-ĝoje, kantu nin plen-ĝoje, ĝoje kantu ni (2) Veku, veku, fratoj, fratoj! Al ĝojo veku vian koron, Al kantado veku ĥoron, Elĉerpigu ĝoj-trezoron, Ni ne ĉesu tutan horon! Kantu ĥor‘, kun fervor‘, kaj ĝojo en la kor'.

  16. Skoltina Ridet-Kanto – Brownie Smile Song Io kiu estas en mia poŝo apartenas al vizaĝ’, ĉiam ĝi apudas min; kaj mi tenas ĝin kun saĝ’ Eĉ se vi longe pensus, ne aperus mia sekret’. Mi diros ke ĝi estas mia skoltina ridet’, hurej!

  17. WORLD SCOUTS c/o Mar Cárdenas PO Box 711823 Santee, CA 92072-1823 www.WorldScouts.org WorldScouts@aol.com 1-866-427-9627

  18. La Amika Manpremo kaj la Cirklo de la Amikeco

More Related