1 / 50

Esperanto rektmetode

Esperanto rektmetode. Leciono 11. Anna Löwenstein: Esperanto rektmetode – Leciono 11. Kiam kato promenas,. la musoj festenas. Demandoj. Kiu estas la dekunua monato? La kioma monato estas julio? Kiu dato estas hodiaŭ? Kiam estas via naskiĝtago? Kiel oni nomas multajn ŝafojn?

chloe
Download Presentation

Esperanto rektmetode

An Image/Link below is provided (as is) to download presentation Download Policy: Content on the Website is provided to you AS IS for your information and personal use and may not be sold / licensed / shared on other websites without getting consent from its author. Content is provided to you AS IS for your information and personal use only. Download presentation by click this link. While downloading, if for some reason you are not able to download a presentation, the publisher may have deleted the file from their server. During download, if you can't get a presentation, the file might be deleted by the publisher.

E N D

Presentation Transcript


  1. Esperanto rektmetode Leciono 11 Anna Löwenstein: Esperanto rektmetode – Leciono 11

  2. Kiam kato promenas, la musoj festenas.

  3. Demandoj Kiu estas la dekunua monato? La kioma monato estas julio? Kiu dato estas hodiaŭ? Kiam estas via naskiĝtago? Kiel oni nomas multajn ŝafojn? Ĉu vi povas diri la nomon de bela arbaro en via lando? Ĝis kioma horo daŭros nia leciono? Inter viaj gefratoj, ĉu vi estas la unua, la dua, la tria… aŭ la sola?

  4. Kiom? Kia? Kiel? Kiam? Kio? Kie? Kial? Kiu? Demandaj vortoj

  5. Nenio Kio estas en la skatolo? Estas nenio en la skatolo.

  6. Kio estas en la ŝranko? Estas nenio en la ŝranko.

  7. Kion li havas en la poŝoj? Li havas nenion.

  8. Ĉio = la tuto “Mi donos al vi ĉion.” “Mi faros por vi ĉion.”

  9. Ĉio Tio estas ĉio, kion ili posedas.

  10. io Estas io en mia okulo.

  11. io Kio estas tio? Ĝi estas io, sed mi ne scias, kio ĝi estas.

  12. Kio estas en la skatolo? En la skatolo estas io. Kio ĝi estas? Ni ne scias.

  13. Neniu Kiu staras malantaŭ la Papo? Kiu sidas malantaŭ vi?

  14. Ĉiu Ĉiu viro portas ĉapelon.

  15. Ĉiu Ĉiuj ridas.

  16. Kiu estas tiu junulino? Mi ne scias. Ŝi estas iu, sed mi ne scias kiu. iu

  17. iu Estas iu en la domo!

  18. iu Iu dormas en mia lito!

  19. iu, ĉiu, neniu Ĉu ĉiu homo en ĉi tiu ĉambro portas pantalonon? Ĉu iu en ĉi tiu ĉambro portas ĉapelon? Ĉu ni ĉiuj portas okulvitrojn? Kiam vi legas ĵurnalon, ĉu vi legas ĉiun vorton? Kiu el ni havas du kapojn?

  20. Tabelvortoj

  21. Grandaj nombroj 20 estas unu vorto: dudek. 200 estas unu vorto: ducent. Sed 2000 estas du vortoj: du mil. Kial? Ĉar antaŭ la miloj povas stari tre grandaj nombroj, ekzemple 563, 842, 999 kaj simile: 563 000 842 000, 999 000. Por ne skribi la tuton kiel unu vorton (kvincentsesdektrimil), oni dividas la pli grandajn nombrojn: kvincent sesdek tri mil.

  22. Ĉu vi scias la nomojn de la kvar sezonoj?

  23. La kvar sezonoj Printempo Somero Aŭtuno Vintro

  24. Demandoj pri la sezonoj Kiu estas la plej varma sezono? Kiu sezono estas plej malvarma? En kiu sezono ni estas nun? En kiu sezono estas la monato aprilo? En kiu sezono estas oktobro? Kiu sezono estas plej bela, laŭ vi?

  25. Kion faras la birdoj en la printempo? Printempe ili konstruas siajn nestojn.

  26. Kio okazas printempe? La arboj floras.

  27. Kion la homoj faras somere? En la somero, la homoj iras al la maro. Ili kuŝas sur la strando. Ili naĝas en la maro. Ĉu vi ŝatas iri al la maro?

  28. Kio okazas en la aŭtuno? Aŭtune la folioj falas de la arboj. Aŭtuno estas inter somero kaj vintro.

  29. Kio okazas en la vintro? En la vintro falas neĝo. La neĝo kuŝas sur la tero kaj sur la arboj.

  30. Neĝas Neĝo Neĝas

  31. malpura pura pura / malpura

  32. Ĉu pura aŭ malpura? La glaso estas … La aŭtomobilo estas… La fenestro estas … La manoj estas …

  33. -ig- La fenestroj estis malpuraj, do la virino purigas ilin. Nun ili estas puraj.

  34. -ig- Ŝi purigas la spegulon.

  35. -ig- La infano …… la plankon.

  36. -ig- Ili mal…… la plankon.

  37. -ig- Li dikigas la porkon. Maldika porko

  38. -ig- 1. Ŝia jupo estas tro longa. 2. Ŝi mallongigis ĝin. 1 2

  39. -ig- La pantalono estas tro longa. Mi ……os ĝin.

  40. -ig- Ŝi beligas sin.

  41. -ig- La plafono estis griza kaj malpura. Li blank…… ĝin.

  42. -ig- Ŝi ruĝigas la muron.

  43. Kion ŝi faras? Ŝi bluigas la muron.

  44. Kion li faras? Li flavigas la muron.

  45. akra malakra akra / malakra

  46. -ig- Kion li faras? Li akr……

  47. -iĝ- En la printempo, la kampoj verdiĝas. Ankaŭ la arboj verd… La tagoj long… Ĉu ankaŭ la noktoj longiĝas? La aero varm…

  48. -iĝ- Somere, la homoj iras al la maro. Ili kuŝas sub la suno kaj brun… Se ili restas tro longe, ili ruĝ…

  49. Kio okazas en la aŭtuno? Aŭtune la folioj flav… kaj brun… La aero malvarm… La tagoj mallong… La noktoj …

  50. Kio okazas en la vintro? La akvo glaciiĝas. La aero malvarm… La tagoj mallong… Ĉu la kampoj verdiĝas? Glacio

More Related